Laboroj Entreprenataj Kun Amo

NIAJ SPACOJ KAJ LABOROJ ENTREPRENATAJ

GALPÃO ESPERANÇA (VERANDO DE LA ESPERO)

Plia ejo konstruita, kie funkcios infan-vartejo, kiu zorgos 200 malriĉajn infanojn el domaĉaro, laŭ projekto, kiu estos pluso al ilia lernej-kurso.

PORMALJUNULA HEJMO

Ĉe tiu ero, nia spiritisma filantropa institucio zorgas malriĉajn maljunulojn, plej-parte forlasitajn en hospitalojn kaj publikajn placojn, tut-tempe, kun teĥnika zorgo de kuracisto, flegista kunordigado, nutradismo, psikologo, sociala servado, okup- kaj fizik-terapiisto kaj 24-hora ambulanc-servo.
+ ALKLAKU ĈI TIEN POR EKSCII PLI PRI LA MALJUNULA HEJMO.

VINDPRODUKTEJO

konfekciado de nereuzeblaj vindoj por niaj maljunuloj, partnere kun Movimento de Amor ao Próximo (Movado de Amo Al La Proksimulo). Tiu metiejo estas kunordigata de voluntuloj, kiuj celas profesiigi mens-handikapajn junulojn.

NIAJ INFAN-VARTEJOJ

Estas du infanvartejoj: CASULO AGOSTINHO kaj CHICO XAVIER (ĉi ties nomo omaĝas la homon, kiun la popolo, laŭ-balote- taksas la plej bonan samlandanon iam ajn).

En tiuj du eroj, niaj infanoj ricevas psikologian kaj nutran zorgon. La plimulto el iliaj patrinoj estas hejm-servistinoj, kiuj ne disponus homon, kun kiu ili povus lasi siajn infanojn, dum ili deĵoras.
+ ALKLAKU CI TIE POR EKSCII PLI PRI NIAJ INFAN-VARTEJOJ

SENPAGA KURSO DE ESPERANTO

Per whatsapp (55 21) 964390726 + Ciusemajna rekontigo ce nia sidejo.

Esperanto estas la plej parolata artefarita lingvo en la mondo. Alie al la plimulto el la plan-lingvoj, Esperanto jam iĝis pli ol projekto (Libro de Instrukcioj) kaj duon-lingvo (Uzado ĉe malmutaj kampoj de la socia vivo). Ĝia iniciatinto, la kuracisto Zamenhof, publikigis la Fundamenton de Esperanto, celante krei neŭtralan internacian lingvon facile lerneblan, kiu taŭgos por ĉiuj popoloj de nia planedo kaj ne, kiel multaj supozas, por anstataŭi la ekzistantajn lingvojn. Esperanto estas uzata ĉe vojaĝoj, korespondado, kultura interŝanĝo, kunvenoj, literaturo, lingvo-instruado, televido, kongresoj, radio, filmo, kaj aliaj. Kelkaj ŝtataj eduk-sistemoj, proponas ne-devigajn kursojn de esperanto, kaj estas esploroj, kiuj pruvas, ke ĝi helpas la lernadon de aliaj lingvoj. Ĝia gramatiko, havas nur 16 regulojn, kaj ne estas esceptoj; laŭ la lingvistoj, Esperanto estas 10 fojoj pli facila ol iu ajn lingvo. Ĝi jam estas instruata ĉe pluraj universitatoj kaj grupoj en la tuta lando.

+ SPEKTU KELKAJN VIDEOJN

CIFERECA INKLUZIVIGO


Tiu projekto zorgas adoleskantojn el malriĉa kvartalo, kontraŭbatalante ciferecan analfabetismon, kaj plibonigante ilian lernejan rendimenton.

FAMILIA LERNEJO


Kursoj ĉe la fundamenta ĉelo de nia socio.

DISDONADO DE BEB-VESTARO

Tiu projeto konsistas en senpaga distribuado de kompletaj beb-vestaroj al malriĉaj graveduloj kaj en konsciigo pri la graveco de la familia planado, kaj la ne-abortigo.
+ ALKLAKU ĈI TIEN POR EKSCII PLI.

EKUMENA REKONTIĜO POR LA PACO


Ĝi okazas ĉiu-jare en oktubro kun la intenco kunigi lokajn religiajn segmentojn cele al la paco.

POSTULEMA AMO

Abrigo Doce Morada, partnere kun la Hospitalo Cemeru (Semeru) kaj la grupo Amor Exigente (Postulema Amo) fondis novan filion por senpage zorgi drog-maniulojn, deprimulojn, simptomar-suferantojn, kaj aliajn, kaj iliajn familianojn. La zorgado okazas ĉiu-ĵaŭde de la 7a ĝis la 9a vespere, ĉe la auditorio de cemeru. Konigante tion, vi povas savi vivon.

SOCIAL-EKOLOGIA HEJMO CHICO (ŜIKO) MENDES


Filio en turisma kvartalo nomata Ilha Grande (Granda Insulo) kiu estas ekondukata Social-Ekologia Projekto por adoleskantoj el proksima kvartalo.
Spiritema ripozejo kaj ekoturismo por edukaj kaj religiaj grupoj kaj por partneroj de la institucio pere de anticipa agendo per la retadreso: [email protected]

+ ALKLAKU POR EKSCII KIEL ALVENI

SPIRITISMA CENTRO ESPERO KAJ LUMO


Funkcias kun-mastrume kun la Ŝirmejo en Strato Santa Veridiana, 927 Santa Cruz. Ĝi okazigas publikan kunvenon ĉiu-lunde je la 20a horo.

GRUPOJ POR SPIRITISMAJ STUDOJ

Partnere kun Hospitalo Cemeru, ĉiu-lunde, ĉe ĝia aŭditorio, de 12:30h ĝis 01:30h post-tagmeze.

GRUPO POR SPIRITA PRIPENSADO

Ĉiu-sabete en la Bieno Doce Morada odos os sábados no Sítio Doce Morada das 9h 15 min às 11h.

PROPAJ AŬ LAŬ-PARTNERE SPIRITISMAJ LIBRO-SERVOJ


“La plej bona karitato, kiun ni faras rilate la Spiritisman Doktrinon, estas ties diskonigado.” – Emmanuel

Santa Cruz- Parkejo Cemeru;

Mangaratiba- Na Revistaria Guide km 433 da Rio Santos;

Itaguai- Banca de Jornal em frente ao supermercado Bergs

Bangu no Centro Social Bezerra de Menezes do Grupo Cemeru – Av. Santa Cruz, 4051

Campo Grande – Na recepção da Clínica Cemeru da Av. Cesário de Melo

Seropédica – Em Loja comercial na mesma rua da Câmara Municipal

Ilha Grande – Na banca de jornal da Rua Professora Alice Kuri

Sepetiba I – Papelaria Freire à Est. São Tarcísio,616

Sepetiba II – Bazar Est. Santo Antônio, 26 Sepetiba